
"LIngvoj kaj UN" - Dec. 2011
Rapid-Ligoj
AKTUALE:
1a de majo 2012,
en Novjorko:
Simpozio pri:
"Lingvo kaj UN"
Details (English)
Detaloj (Esperanto)
Strukturo
de la UN-familio de organizaĵoj
Informilo 1 / 2011
Rekomendita Terminaro
Sukcesa UN-konferenco
en Bonn
Unesko-mesaĝo al la 96a UK
Prelego de Pernille Fenger (UNFPA) al la 96a UK
Zamenhof-Simpozio 2010
Helpi nin per via
financa subteno
Fariĝu membro de
Esperanto por UN
|
|
Klaku por HELPI NIN PER VIA FINANCA SUBTENO!
- Kiam Esperanto aperis en 1887, ĝia celo estis fariĝi dua lingvo por interkomprenigi la tutan homaron. Kiam fondiĝis la organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1945, ĝia celo estis eviti la skurĝon de milito.
- Depost la jaro 1954, Universala Esperanto-Asocio havas formalajn rilatojn kun UN kaj rajtas partopreni ĝian laboron kiel tielnomata neregistara organizaĵo (NRO).
- Sed Esperanto restas tro nekonata en UN-rondoj, kaj UN kaj ĝiaj specialigitaj instancoj restas tro nekonataj en Esperanto-rondoj.
- La celo de Esperanto por UN estas forigi tiun nescion en ambaŭ direktoj.
Niaj celoj
- Informi la Esperanto-movadon pri UN kaj ĝia agado
Ni tion faras
- per publikigo de informoj pri la strukturo kaj funkcioj de UN kaj ĝia familio de organizaĵoj
- per tradukado en Esperanton kaj distribuado de bazaj dokumentoj de UN kaj pri UN
- per kreo de materialo en Esperanto pri UN, por helpi al esperantistoj instrui kaj informi ankaŭ neesperantistojn pri UN
- Informi la UN-familion, ĝiajn delegitojn, misiojn kaj oficistojn pri Esperanto kaj ĝia valoro.
Ni tion faras
- per reprezentado de Esperanto kaj UEA en la laboro de UN, ĝiaj specialigitaj instancoj, kaj la neregistaraj organizaĵoj en formalaj rilatoj kun UN kaj Unesko
Tiucele UEA kunvokis laborgrupojn de esperantistoj en Parizo, Ĝenevo,
Vieno kaj Novjorko, kies membroj oficiale reprezentas UEA, ĉeestante
kunsidojn kaj intervenante en debatojn.
- En Novjorko UEA havas propran malgrandan oficejon por prizorgi la rilatojn kun la ĉefsidejo de UN per aranĝoj pri Esperanto kaj lingvaj demandoj malfermaj al UN kaj NROj.
Foto: UEA dum la UNICEF-jarkunveno en Novjorko, 2011 (Fotis: Neil Blonstein)
|
|